Henriette Walter | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Henriette Walter | |||||
Naskonomo | Henriette Saada | ||||
Naskiĝo | 5-an de marto 1929 (95-jaraĝa) en Sfakso, ![]() | ||||
Lingvoj | franca • itala vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo Kartezio - Doktoro (–1975) Universitato de Parizo ![]() | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Hector Obalk ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto franca universitata profesoro instruisto ![]() | ||||
Doktoreca konsilisto | André Martinet vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henriette WALTER (naskiĝis la 5-an de marto 1929) estas eminenta franca lingvistino, verkistino, profesorino pri lingvistiko en la Universitato de Alta Bretonio en Rennes, kaj direktorino de la Laboratorio de Fonologio en la Praktika Lernejo de altaj studoj en Sorbono. Ŝi estas ankaŭ prezidantino de la Internacia Societo de Funkcia Lingvistiko kaj membro de la Supera Konsilio de la franca lingvo.
Ŝia esplora aktivado kondukis ŝin surterene, kun magnetofono, por fonologiaj kaj leksikaj enketoj. Per akumulitaj konoj kaj spertoj, ŝi verkis ne nur fakajn sed ankaŭ popularigajn librojn.
Pri lingvoj ĝenerale, ŝi diris : “Lingvo, tio estas maniero vidi la mondon“, kaj pri Esperanto : "Esperanto estas tre bone farita lingvo, plene kohera, kaj bazita sur grandvalora humanista ideologio."
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search